Unu Pacdeklaro

Nia Pacdeklaro en 2014

La 6a de aŭgusto 2014, Hiroŝima

Ni neniam forgesas la atombombajn atakojn, kiuj okazis antaŭ 69 jaroj. La du atombomboj(†1) mortigis en momento pli ol cent mil senkulpajn homojn; jen arda tempesto, kaj jen troviĝis komplete-brul-ruinita lando kaj nenombreblaj viktimoj. Eĉ en tia ekstrema katastrofo, travivantaj homoj helpis kaj kuraĝigis unu la alian, donis lastan akvon al homoj mortantaj, zorgis ilin, kaj fine enterigis la mortintajn samlandanojn en funebro. Ankaŭ la homoj kiuj evitis la atakon venis per ĉiuj ajn manieroj al la brulita lando kaj helpis viktimojn. Tio estas nia granda fiero: viaj kondutoj ordigitaj, viaj noblaj nevenkeblaj spiritoj kiuj aperis en viaj multegaj agoj oferante vin mem. Kvankam tagoj kaj jaroj translokis multe da vi for al la postmorta mondo, lamento de ostoj de viktimoj, spuroj de viaj klopodoj, kaj fiero de viaj atingaĵoj – tiuj ankoraŭ sonoras en nia koro, kaj pro tio nia koro disŝiriĝas. Nun ni faligu niajn kapojn silente, por konsoli la animojn oferante nian dankecon senliman.

Nuntempe Usono malmultigas agojn ekster sia lando, kaj en la mondo plimultiĝas konfliktoj senfinaj. En Sirio daŭras mizera civil-milito. Irako estas ĉe la rando de ŝtat-detruo pro internaj kontraŭaj potencoj. Kunigo de Krimea duoninsulo farita de Rusio, kaj sekvanta civil-milito en Ukraino estas efektive akceptitaj de eŭropaj regnoj, ĉar ili dependas de la provizado de tergaso el Rusio. Prokrastata pretigo de hinda defendo (ĉar ĝi ankaŭ dependas de Ukraino) malstabiligas Hindan Oceanon, kaj tio timigas nian regnon nerekte. Disvolvigo de iraka atom-armilo kontraŭstarigas usono-eŭropon kontraŭ ĉino-rusio, kaj tio devigas selekti aŭ aprobon de atombomboj aŭ fermadon de la Markolo Hormuz; la lasta estas rekta timigo por nia lando. Aliflanke en Azio, Ĉinio uzas sian arm-potencon kontraŭ regnoj ĉirkaŭ la Sud-ĉina Maro, kaj vastigas superregecon perforte; ĉina incitado kontraŭ nia Senkaku Insularo intensiĝas pli kaj pli. Disvolvigo de misiloj kaj atom-armilo fare de Norda Koreujo ankaŭ direktiĝas sur la sama vojo. Nuntempe la delikata ekvilibro kiu estis tenanta pacon kaj sekurecon de la mondo disrompiĝas tiel, kiel konstantaj membro-regnoj de UN-Konsilio de Sekureco mem forgesas respondecon plenumendan, kaj okupiĝas nur siajn aferojn; tiel ŝanĝiĝas la mondo.

Post la milito ni tenis idealon kiu estas skribita en la Japana Konstitucio: “la justeco kaj bona fido de la pacamantaj popoloj” kaj “neniu regno devas okupiĝi nur en siaj aferoj kaj ignori aliajn”. Sed kien iris la idealo? Jen la fakto ke la pacismo kiun ni levis kiel idealo estas falsa produktaĵo, kiun la komandanto de la okupanta armeo sekrete elpensis ĵus post la milito; tion atestas historiaj materialoj. La sekreta dokumento adresita nur al Japanio de la komandanto de la okupanta armeo skribas ke “Japanio devas konfidi siajn defendon kaj protektadon al nobla idealo kiu nun influas la mondon”; kaj tiu ordono preskaŭ tute estis enmetita en la Japanan Konstitucion. Sed vidu, la venkintaj regnoj mem baldaŭ post la milito uzis siajn armeajn potencojn por reakiri tiom da influsferoj kiom antaŭ la milito: Francujo kaj Nederlando por regi antaŭajn koloniojn de Sudorienta Azio, Anglujo por regi antaŭajn koloniojn en ĉiuj partoj de la mondo, Sovetio por akiri teritoriojn en Pollando kaj Finnlando, kaj Usono por akiri insulojn en Pacifika Oceano. La komandanto de la okupanta armeo difinis krimojn kiuj ne ekzistis dum la milito ĵus antaŭ la Tokio-kortumo(†2), por nuligi ĉiujn krimajn farojn de aliancaj regnoj kaj por puni nur japanojn. Eĉ la brigada generalo, Thorpe (li estis membro de GHQ-stabo(†3), kaj estis ordonita fari liston de militkrimuloj) rakontis pri la kortumo: “la krimo – apliki militon kiel nacia politika taktiko – estis difinita post la milito, tial tio estas postfakta leĝo farita por la hipokrita linĉ-juĝo”. Ankaŭ la ĉefkomandanto de aliancaj regnoj, Douglas MacArthur, atestis en la usona kongreso: “Their purpose, therefor, in going to war was largely dictated by security.” (Tial ilia celo iri al milito estis plejparte diktita pro sekureco.)

Ni jam delonge ĝuis pacon kaj prosperon post la milito. Sed kion signifas tiuj ĉi: resti en la stato ke nur Japnio estas punita, akcepti la juĝon senpense, maldirekti siajn okulojn for de la realeco de internacia socia stato, kaj daŭre adorteni nefunkcian “blindan pacismon”? Tiuj ja rompos la klopodaĵojn de la antaŭuloj, kiuj aŭ falis en milito aŭ restariĝis el ruinoj. Usono faris atombombo-atakojn malgraŭ ke Japanio jam informis sian volon de kapitulaco ĵus post Okinawa-batalo (†4). La aeratako en Tokio mortigis en nur unu nokto tiom da homoj kiom pli ol en atombomba atako. Kaj atombomboj kaj Tokio-aeratako absolute malobeas la internacian leĝon en tiu fakto ke tio estas sendistinga bombado kontraŭ nemilitantoj. Eĉ milito mem estas ligata de internaciaj reguloj, t.e. internacia humana leĝaro kiun oni amasigis dum longa tempo. Tial la komandanto de Tokio-aeratako memkonsciis ke li estas militkrimulo. “Nudpiedulo, Gen”(†5), kiun oni levis por pac-edukado, eraras en tio, kiuj estu punitaj. Plue, la aŭtoro ignoras ke Usono planis kaj agnoskis la atakon kontraŭ japana ĉeflando jam antaŭ kvin monatoj pli frue ol la atako en Perla Haveno (†6); li ignoras la japanan montron de kapitulaca volo antaŭ la atombombardo; li tordas la verajn historiojn de milito. Ni vidas eĉ “elitismon (ideologion de elektita popolo)” tra liaj ideoj tiaj – trakti nur atombombaj viktimoj kun speciala zorgo, negi ŝtaton, kaj humiligi aliajn viktimojn ol atombombajn.

Kvankam kiel forte la konstitucio deklaras ke “neniu regno devas okupiĝi nur en siaj aferoj kaj ignori aliajn”, oni ne povas reguligi agojn de ĉiu regno, ĉar internacia leĝo superas regnajn leĝojn; la internacia leĝo aprobas la superan valoron de regna suvereneco inkluzive de la rajto de interbatalo. Plue en la tuta mondo oni klopodadas per ĉiuj rimedoj por protekti siajn sekurecon kaj prosperon. Do Bataloj kaj militoj inter regnoj troviĝas antaŭ la apero de atom-armilo; eĉ se atom-armilo malaperus, kontraŭstarigoj kaj bataloj inter regnoj neniam malaperus el la mondo. Ni rifuzas fariĝi tiuj kiu faras nur atom-viktimojn martiroj de paco per vortoj “ne malfreŝigu memoron”; ni rifuzas fariĝi tiuj kiuj nur petas kompenson al aliaj. Ni ne kriu “forigu atom-armilon” senrespondece (farante nenion alian, sed komisiante ĉion al aliaj), sed ni prefere malfermu niajn okulojn al la realeco de mondo kaj al reguloj de internacia leĝo. Kion oni devas ne malfreŝigi estas sendistinga murdado de civiluloj, kaj sentimento eligita de viktimoj jam mortantaj pro atombombo en sia lasta momento: “Soldato, venĝon!”, “Fi al Usonaĉo!”, ktp.; plu aldone, postsignoj de tiuj kiuj rekonstruis urbojn kaj regnon sen plendoj kaj sen vortoj. Sen sekureco de patrolando, ne starus memstareco, sen memstareco, ne starus paco. Ni ĵuras por nia lando kaj por niaj idoj, konkeri la falsecon de “blinda pacismo”, kaj klopodi por ke nia lando direktiĝu al vera konstanta paco kaj tiel firmigu sekurecon.

Por ne ripetigi eraron.

“La societo konsistanta el atombombo-travivantoj kaj siaj parencoj
por serĉi pacon kaj sekurecon”

La originala teksto estas trovebla ĉe: http://www.realpas.com/
Tradukis Tositaka Teramoto.

Notoj:

†1. Du atombomboj: en Hiroŝima, la 6a aŭgusto 1945; en Nagasaki, la 9a aŭgusto 1945
†2. Tokio-kortumo: La Internacia Milita Tribunalo por la Orienta Azio (The International Military Tribunal for the Far East)
†3. GHQ: General Headquarters, the Supreme Commander for the Allied Powers (Ĝenerala Stabejo, la Supera Komandejo por la aliancaj regnoj)
†4. Okinawa-batalo: batalo en Okinawa-insularo 1945 (en fina periodo de la milito)
†5. “Nudpiedulo, Gen” (はだしのゲン): karikaturo en rakont-formo verkita de NAKAZAWA Keiji
†6. Atako en Perla Haveno: japana komenca atako kontraŭ Usono en Havajo en la 8a decembro 1941